Directory

Universo - Vikicitaro Saltu al enhavo

Universo

El Vikicitaro
Universo
Universo
Universo
Aliaj projektoj
Universo en Vikipedio
Universo en Komuneja kategorio
Universo en Vikivortaro

Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La universo estas ne dialekta — ĝi estas kondamnita al ekstremaĵoj, ne al ekvilibro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La tuta universo estas nur unu verso»
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Kiam mi parolas pri la celo de vivo, mi pensas ne nur pri la homa vivo, sed pri la tuta vivo sur la Tero kaj pri la vivo, kiu devas ekzisti sur aliaj planedoj tra la universo. Nur pri la vivo sur la Tero oni tamen povas paroli kun ajna certeco. Ŝajnas al mi, ke ĉiu vivo sur la Tero, la sumo de vivo sur la Tero, havas celon. » « (angle) When I talk of the purpose of life, I am thinking not only of human life, but of all life on Earth and of the life which must exist upon other planets throughout the universe. It is only of life on Earth, however, that one can speak with any certainty. It seems to me that all life on Earth, the sum total of life upon the Earth, has purpose. »
— Clifford D. Simak
Citaĵo
« Viro diris al la Universo: "Sinjoro, mi ekzistas!" "Tamen," respondis la Universo, "la fakto ne kreis en mi senton de devo." » « (angle) A man said to the Universe: "Sir, I exist!" "However," replied the Universe, "the fact has not created in me a sense of obligation." »
— Stephen Crane
Citaĵo
« Estu pluralo, kiel la universo! »
— Fernando Pessoa
Citaĵo
« Nenio estas hazarda en la universo - tio estas unu el miaj Leĝoj de Fiziko - krom la tuta universo mem, kiu estas Pura Akcidento, pura dieco. » « (angle) Nothing is accidental in the universe — this is one of my Laws of Physics — except the entire universe itself, which is Pure Accident, pure divinity. »
— Joyce Carol Oates
Citaĵo
« Ni estas tiel interligitaj, ke neniu viro povas labori por si sola. Ĉiu bato, kiun li donas je sia propra nomo, helpas muldi la Universon. » « (angle) We are so bound together that no man can labor for himself alone. Each blow he strikes in his own behalf helps to mold the Universe. »
— Jerome K. Jerome
Citaĵo
« Ŝajnas, ke ekzistas ia ordo en la universo, en la movado de la steloj kaj la turniĝo de la Tero kaj la ŝanĝiĝo de la sezonoj, kaj eĉ en la ciklo de la homa vivo. Sed homa vivo mem estas preskaŭ pura ĥaoso. Ĉiu prenas sian sintenon, asertas siajn proprajn rajtojn kaj sentojn, miskomprenante la motivojn de aliaj, kaj la siajn. » « (angle) There seems to be a kind of order in the universe, in the movement of the stars and the turning of the earth and the changing of the seasons, and even in the cycle of human life. But human life itself is almost pure chaos. Everyone takes his stance, asserts his own rights and feelings, mistaking the motives of others, and his own. »
— Katherine Anne Porter
Citaĵo
« La universo estas fluo, vivo estas opinio»
— Marko Aŭrelio
Citaĵo
« Sen muziko ne povas ekzisti perfekta scio, ĉar estas nenio sen ĝi. Ĉar eĉ la universo mem laŭdire estis kunigita kun certa harmonio de sonoj, kaj la ĉieloj mem rondiras sub la gvidado de harmonio. »
— Isidoro de Sevilo
Citaĵo
« Kiam ni provas elekti ion ajn per si mem, ni trovas ĝin ligita al ĉio alia en la Universo. »
— John Muir
Citaĵo
« Mia kritiko al la proceduro de [Hegel] estas, ke kiam en sia diskuto li alvenas al kontraŭdiro, li interpretas ĝin kiel krizo en la universo. » « (angle) My criticism of [Hegel's] procedure is that when in his discussion he arrives at a contradiction, he construes it as a crisis in the universe. »
— Alfred North Whitehead
Citaĵo
« Aŭtoro en sia libro devas esti kiel Dio en la universo, ĉeesta ĉie kaj videbla nenie. »
— Gustave Flaubert
Citaĵo
« La Universo estas farita el rakontoj, ne el atomoj» « (angle) The Universe is made of stories, not of atoms. »
— Muriel Rukeyser, The Speed of Darkness (1968)
Citaĵo
« Fine ni metos la Sunon mem en la centron de la Universo. Ĉion ĉi sugestas la sistema procesio de eventoj kaj la harmonio de la tuta Universo, se nur ni alfrontas la faktojn, kiel oni diras, "kun ambaŭ okuloj malfermitaj". »
— Koperniko
Citaĵo
« Se vi volas fari pomkukon de nulo, vi devas unue krei la universon. » « (angle) If you wish to make an apple pie from scratch, you must first create the universe. »
— Carl Sagan

Douglas Adams

[redakti]
Citaĵo
« En la komenco la universo estis kreita. Tio kolerigis multajn homojn kaj oni vaste rigardas ĝin kiel malbonan paŝon. » « In the beginning the Universe was created. This has made a lot of people very angry and been widely regarded as a bad move. »
— Douglas Adams, The Restaurant at the End of the Universe
Citaĵo
« Ekzistas teorio, lau kiu se iu iam malkovros, ĝuste por kio utilas la universo kaj kial ĝi ekzistas, ĝi tuj malaperos kaj anstataŭiĝos de io eĉ pli bizara kaj neklarigebla. Ekzistas alia teorio, laŭ kiu tio jam okazis. » « There is a theory which states that if ever anyone discovers exactly what the Universe is for and why it is here, it will instantly disappear and be replaced by something even more bizarre and inexplicable. There is another theory which states that this has already happened. »
— Douglas Adams, The Restaurant at the End of the Universe