Directory

Nacia centrejo pri scienca esploro - Vikipedio Saltu al enhavo

Nacia centrejo pri scienca esploro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia centrejo pri scienca esploro
emblemo
Centrejo de Odeillo en Francujo. Ĉe flanko de tiu scienca centrejo estas suncentralo, kiu havas spegulojn por reflekti la sunlumon.
Centrejo de Odeillo en Francujo. Ĉe flanko de tiu scienca centrejo estas suncentralo, kiu havas spegulojn por reflekti la sunlumon.
publika esplora institucio en Francio
esplora institucio
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 19-a de oktobro 1939
Antaŭe Centre national de la recherche scientifique appliquée vd
Geografia situo 48° 50′ 52″ N, 2° 15′ 50″ O (mapo)48.84772.264Koordinatoj: 48° 50′ 52″ N, 2° 15′ 50″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Nacia centrejo pri scienca esploro (Parizo)
Nacia centrejo pri scienca esploro (Parizo)
DEC
Map
Nacia centrejo pri scienca esploro
Tipo scienco (scienca esploro)
Moto Transpasu ĉiujn limojn
Fondinto(j) Jean Perrin, Jean Zay
Estr(ar)o Antoine Petit
Buĝeto 3 400 000 000 €
Buĝetfonto subvencio
Dungitaro 32 000
Lingvoj

franca lingvovd

Filioj Institut national de physique nucléaire et de physique des particules (en) Traduki
Instituto Franca de Bioinformadiko
esplora laborejo IGPS
esplora laborejo IDRIS
Institute of Plant Sciences Paris-Saclay (en) Traduki
Laboratoire de Chimie Physique (en) Traduki
Instituto Lavoisier de Versajlo
Institut photonique d'analyse non-destructive européen des matériaux anciens (en) Traduki
esplora laborejo IGC
esplora laborejo IPa
onkologia esplora laborejo integreco de genomo
Institutions et Dynamiques Historiques de l'Economie et de la Société (en) Traduki
Laboratoire Alexander Grothendieck (en) Traduki
Institut d'Astrophysique Spatiale (en) Traduki
esplora laborejo IPSIT
Centre Borelli (en) Traduki
Centre de nanosciences et de nanotechnologies (en) Traduki
neurobildiga esplora laborejo
biomolekula esplora laborejo "BioCIS"
esplora laborejo IRSD
Centre de recherches sociologiques sur le droit et les institutions pénales (en) Traduki
Chemistry and modeling for cancer biology (en) Traduki
esplora laborejo genoma metabolismo
Multimodal imaging center (en) Traduki
Fluids, Automatic and Thermal Systems (FAST) Laboratory (en) Traduki
astrofizika esplora laborejo AIM
laboratorio "BioÉmergences"
Laboratoire analyse et modélisation pour la biologie et l'environnement (fr) Traduki
Laboratoire de mathématiques et modélisation d'Evry (fr) Traduki
Indo-French Research Lab in Computer Science (en) Traduki
Service de Physique de l'Etat Condensé (en) Traduki
Prévention du risque chimique (fr) Traduki
Rétrovirus Endogènes et Eléments Rétroides des Eucaryotes Supérieurs (en) Traduki
Observatorio de Versailles
Signalisation, radiobiologie et cancer (fr) Traduki
Laboratory of Systems & Applications of Information & Energy Technologies (en) Traduki
SOLEIL (en) Traduki
Structures, propriétés et modélisation des solides (fr) Traduki
UMS IOGS-CNRS (en) Traduki
Transgénèse pour les études fonctionnelles sur les organismes modèles - Paris-Saclay (fr) Traduki
Laboratoire de mathématiques de Versailles (fr) Traduki
Maison des sciences de l'homme Paris-Saclay (fr) Traduki
Laboratoire de méthodes formelles (fr) Traduki
Laboratory of Plasma Physics (en) Traduki
Laboratoire des maladies neurodégénératives : mécanismes, thérapies, imagerie (fr) Traduki
Laboratoire de Physique des 2 Infinis Irène Joliot-Curie (en) Traduki
LMT-CACHAN (en) Traduki
House of Simulation (en) Traduki
Laboratoire des signaux et systèmes (fr) Traduki
Lasers, Interactions and Dynamics Laboratory (en) Traduki
Laboratoire d'imagerie biomédicale multimodale Paris-Saclay (en) Traduki
Laboratoire lumière, matière et interfaces (fr) Traduki
Laboratoire interdisciplinaire des sciences du numérique (fr) Traduki
Centre méditerranéen de sociologie, de science politique et d’histoire (en) Traduki
matematika biblioteko Jacques Hadamard
Marcel Mauss Institute (en) Traduki
Direction Générale Déléguée à la Science (en) Traduki
Centre de Recherches Critiques sur le Droit (en) Traduki
Cancer Research Center of Toulouse (en) Traduki
Centre de Compétences NanoSciences Ile-de-France (en) Traduki
Laboratoire d'Annecy-le-Vieux de Physique Théorique (en) Traduki
Centre Max Weber (en) Traduki
Fédération Informatique de Lyon (en) Traduki
Institute Of Science De L'homme (en) Traduki
Diplomatique (en) Traduki
Institut de Recherche sur l'Architecture Antique (en) Traduki
Institut de Linguistique Française (en) Traduki
Institut d'Histoire des Représentations et des Idées dans les Modernités (en) Traduki
CEA Paris-Saclay (en) Traduki
Délégation Bretagne et Pays de la Loire (en) Traduki
Institut de chimie (en) Traduki
Ecology and Environment Institute (en) Traduki
Institute of Biological Sciences (en) Traduki
INSU (en) Traduki
Direction Générale Déléguée aux Ressources (en) Traduki
Instituto de Sciencoj Homaj kaj Sociaj
Institute of Engineering and Systems Science (en) Traduki
Institute of Information Sciences and their Interactions (en) Traduki
Institute of Physics (en) Traduki
National Institute of Mathematical Sciences and their Interactions (en) Traduki
Metabolic and systemic aspects of oncogenesis for new therapeutic approaches (en) Traduki
Institut supérieur d'étude des religions et de la laïcité (en) Traduki
Laboratoire de recherche historique Rhône-Alpes (en) Traduki
CEVIPOF (en) Traduki
Institut Clément Ader (en) Traduki
Centre pour l'édition électronique ouverte (en) Traduki
Institute of Analytical Sciences (en) Traduki
Sciences, Philosophie, Histoire (en) Traduki
Institut du cerveau et de la moelle épinière
Institut de Mathématiques de Toulouse (en) Traduki
Centre d'études alexandrines (en) Traduki
UMR TREE (en) Traduki
Laboratoire Takuvik (en) Traduki
Laboratoire Aménagement Economie Transports (en) Traduki
Laboratoire de l'Informatique du Parallélisme (en) Traduki
Centre for Breton and Celtic Research (en) Traduki
Triangle (en) Traduki
Sciences et Technologies des Cultures et Sociétés Numériques (en) Traduki
Maison de l'Orient et de la Méditerranée (en) Traduki
LIRIS (en) Traduki
centre André-Chastel (en) Traduki
TULDM (en) Traduki
Fédération et Ressources sur l'Antiquité (en) Traduki
European Institute for Marine Studies (en) Traduki
Laboratoire de Chimie (en) Traduki
CRIL (en) Traduki
Centre pour la communication scientifique directe (en) Traduki (2000–)
Computer Science Department (en) Traduki (2020–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Hermès (en) Traduki
Criminocorpus (en) Traduki
Cahiers de biologie marine (en) Traduki (1960–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Ĝisdatigo 2019
Retejo http://www.cnrs.fr
Jura formo national public establishment of an administrative nature
vdr

La Nacia Centrejo pri Scienca Esploro (france Centre national de la recherche scientifique, CNRS) kun sidejo en Parizo estas la plej granda publika organizaĵo en Francio, kiu laboras pri ĉiuj sciencaj branĉoj: de socia scienco ĝis astronomio, biologio, ekologio, fiziko, ĥemio, informadiko, inĝenierarto kaj matematiko[1]. Kun pli ol 32000 sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, la CNRS famas internacie per siaj fruktaj esploroj. 21 Nobel-premiitoj, 12 Fields-premiitoj, 1 Turing-premiito kaj 1 Abel-premiito laboris en ĝi[2]. La organizaĵo ekzistas tra la mondo en pli ol 76 landoj kaj laboras internacie kun pli ol 36 laborejoj[3]. Koncerne la grandskalajn projektojn, la CNRS kontribuas por esploraj instalaĵoj kiel teleskopoj, partiklaj akceliloj, supraj komputiloj kaj grandaj datumbazoj[4]. Administre, la instituto dependas de la Ministerio pri Supera Instruado kaj Esploro.

Originoj de CNRS (1860-1939)

[redakti | redakti fonton]

La 19-an de oktobro 1939, dekreto de franca prezidanto Albert Lebrun oficiale kreis la CNRS[5]. Antaŭ 6 semajnoj, la dua mondmilito komenciĝis, kiam Anglio kaj Francio proklamis militon kontraŭ Nazia Germanio pro ĝia invado de Pollando. Tiam, la CNRS ricevis la mision mobilizi ĉiujn francajn sciencistojn. Redaktoro de la ĵurnalo Paris-Midi eĉ skribis ke la CNRS estis "scienca regimento"[6]. Tamen, se la dua mondmilito rapidigis la kreaĵon de la CNRS, tiu instituto venis post longa pripensado kaj multaj reformoj por organizi la sciencan esploron en Francio.

Jean Perrin staras antaŭ tablo kaj provas fizikistan eksperimenton.
Jean Perrin, fizikisto kaj fondinto de la CNRS.

Dum la Tria Respubliko de Francio, multaj sciencistoj kiel Louis Pasteur kaj Marie Curie bedaŭris ke, organizo kaj monhelpo mankas al la scienca esploro[7][8]. En la jaro 1926, la fizikisto Jean Perrin ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La sekvantan jaron, li konstruigis la IBPC, kiun Edmond de Rothschild financis[9]. En la jaro 1930, Jean Perrin akiris de la franca registaro, kies ĉefministro estis Edouard Herriot, novan sciencan organizaĵon kiu nomiĝis la Nacia Kaso pri Scienco. En la jaro 1933, por orienti sciencan politikon, Jean Perin akiris la organizaĵon nomatan la Supera Konsilio pri Esploro sub la nova registaro, kies ĉefministro estis Edouard Daladier. Finfine, en la jaro 1935, la Nacia Kaso pri Scienco renomiĝis la Nacia Kaso pri Scienca Esploro, kiu estis origine la mallongigo CNRS en la franca lingvo[10].

Jean Zaj sidas kun manoj sur la tablo.
Jean Zay, politikisto kaj fondinto de la CNRS.

En la jaro 1936, post la politika venko de la Popola Fronto, la ĉefministro Léon Blum elektis Jean Zay-n kiel ministron pri la nacia edukado. Jean Zay tuj kreis la Ĝeneralan Subsekretariejon de la Registaro pri scienca esploro kaj elektis la fizikistinon Irène Joliot-Curie-n por direkti ĝin. Ŝi akceptis la proponon kondiĉe ke, ŝi laboru en ĝi nur dum 3 monatoj. En septembro 1936, ŝi prezentis laŭplane sian demisian leteron al Jean Zay[11][12]. Tiam, Jean Perrin anstataŭis ŝin kaj prenis la oficon de subsekretario. En la jaro 1938, li prezidis la estraron de nova scienca organizaĵo, nomita la Centra Servo pri Scienca Esploro[13]. La direktoro estis Henri Laugier kaj poste, la 19-an de la oktobro 1939, la organizaĵo fariĝis la CNRS[14].

Okupado, rezistado kaj liberigo (1939-1945)

[redakti | redakti fonton]

Dum la stranga milito, inter septembro 1939 kaj majo 1940, la CNRS enhavis 40 laborejoj kaj iom pli ol 600 dungitojn kiuj estis sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, laborantaj ĉefe en pariza regiono[15]. Valoraj esploroj de sciencistoj kiel Louis Néel, ekzemple, ebligis protekton de francaj ŝipoj kontraŭ germanaj minoj dum la milito: apud francaj marbordoj, Germanio metis magnetajn minojn kiuj eksplodis, kiam ŝipoj el metalo proksimiĝis. Konceptinte efikan procedon por imunigi metalon, la inventado de Louis Néel preventis minajn eksplodojn[16].

Sed en majo de 1940, la germana ofensivo venkis Francion. Tiam, dum la germana okupado, scienca mobilizo ĉesis. La reĝimo de Vichy estrata de la franca militisto Philippe Petain, kiu subtenis Nazian Germanion, malfaciligis sciencajn esplorojn: la 30-an de oktobro 1940, la 68 jara fizikisto Paul Langevin, suspektita subteni studentan proteston, estis arestita kaj malliberigita[17]. Pro la antisemitismo de la nazia ideologio, kiu persekutis judojn, la fondinto de la CNRS, Jean Zay, estis malliberigita la 4-an de oktobro 1940 kaj murdita la 20-an de junio 1944[18][19].

Pro sia partopreno en la rezista movado, la fizikisto Frédéric Joliot, kiu fundis la novaĵleteron "Université Libre" kun aliaj rezistoj[20], estis arestita en la 29-an de junio 1941 kaj kondukita en la ĉefa oficejo de la Gestapo, kie oficisto de SS pridemandis lin. Wolfgang Gentler, germana sciencisto kaj amiko de Frédéric Joliot, intervenis kaj sukcesis por liberigi lin[21]. Krom sia rezista agado, Frédéric Joliot prelegis fizikajn kurzojn kaj renkontis industriistojn, al kiuj li prezentis sian vidpunkton pri rilato inter scienca esploro kaj industrio. En la jaro 1943, konsilite de Paul Langevin, Frédéric Joliot proponis sian kandidaton por la Akademio de Sciencoj, kies ano li fariĝis.

Dum la jaro 1944, li publikigis siajn esencajn sciencajn esplorojn kaj kontribuis en la liberigo de Francio, preparinte bombojn kaj sendricevilojn en sia laborejo[22]. Tiam, la sekretario pri nacia edukado, Henri Wallon, elektis Frédéric Joliot-n kiel direktoron de la CNRS la 20-an de aŭgusto 1944. Frédéric Joliot deziris ke la CNRS fariĝu organizaĵo, kiu kunordigos ĉiujn sciencajn esploroj en Francio; sed li neniam sukcesis[23]. La dua mondmilito oficiale finiĝis, kiam Germanio kapitulacis la 8-an de majo 1945. Post kelkaj tagoj, Charles De Gaulle, prezidanto de la provizora registaro, ordonis al Frédéric Joliot kaj Raoul Dautry la kreadon de organizaĵo por evoluigi la nuklean energion en Francio. La 18-an de oktobro, la Konsilo de ministroj ordonis la kreadon de la Komisarejo pri la atomia ernergio (CEA)[24][25].

En 1966 por kompletigi la mankojn de la scienca esploro inter la francaj laborejoj, la CNRS proksimiĝis al la universitatoj, kreante la statuton de «asociitaj laborejoj». Tiu leĝo garantiis la kunlaboron pri la sama scienca esploro inter la CNRS kaj la universitatoj.

Hodiaŭ, tia kunlaboro reprezentas pli ol 90% de la sciencaj esploroj de la CNRS kaj ĝi nomiĝas UMR, signifanta "Unité mixte de recherche" en la franca lingvo kaj "Esplora miksita unito" en Esperanto.[26] Ekzemple, la "UMR 8212" reprezentas la "Laborejo pri sciencoj de klimato kaj medio", kiu partoprenigas laborejojn de la CEA, la CNRS kaj la UVSQ (Universitato de Versaille Saint-Quentin)[27].

Medaloj de CNRS

[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare la CNRS atribuas premiojn al sciencistoj, kiuj disfamigas la instituton per iliaj eksterordinaraj laboroj:

  • La ora medalo honoras la laboraron de fama sciencisto.
  • La novaĵa medalo premias unu laboron pri ekonomio, sociologio, teknologioterapio.
  • La arĝenta medalo rekompencas sciencistojn, kiuj jam internacie famas.
  • La bronza medalo premias la unuan laboron de multepromesa sciencisto.
  • La kristala medalo honoras dungitoj, kiu helpas la sciencan esploron en la CNRS.
  • La kristala kolektivo premias dungitoj, kiu kontribuas por rimarkinda kolektiva projekto en la CNRS.

Sur ĉiu medalo estas skribita frazo de Henri Poincaré pri la scienca malkovro : "Penso estas nur fulmo en longa noktomezo, sed tiu fulmo estas ĉio."[28]

Elektitaj membroj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. http://www.cnrs.fr/fr/les-instituts-du-cnrs
  2. http://www.cnrs.fr/talent/index
  3. http://www.cnrs.fr/international
  4. http://www.cnrs.fr/fr/infrastructures-de-recherche
  5. La dekreto estas videbla sur: http://www.cnrs.fr/paris-michel-ange/CNRSnaissance/4b_genealogie_doc/JO_1939.pdf
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-23. Alirita 2019-10-23 .
  7. Louis Pasteur skribis: "La malfortaĵo de nia scienca organizo estas la kaŭzo de katastrofoj en Francio". (fr) Louis Pasteur, Gauthier-Villars, Quelques réflexions sur la science en France,‎
  8. Marie Curie skribis pri sia laborejo en 1898: "Estis kabano, bituma grundo kaj vitra tegmento, kiu ne efike protektis nin kontraŭ la pluvo [...] En ĉi tiu malriĉa laborejo, ni laboris preskaŭ sen helpo dum 2 jaroj […]" (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 28-29 La priskribo estas ankaŭ videbla per Interreto: [1][rompita ligilo]
  9. http://www.ibpc.fr/fr/historique-fondation-e-de-rothschild-5.htm
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-16. Alirita 2019-10-25 .
  11. Irène Jaliot-Curie skribis en sia demisia letero: "Mi certas ke aliaj sciencistoj laboros pli volonte por la ofico de subsekretario pri scienca esplorado. Tamen, por instrui la radioaktivecon kaj direkti esploradon pri ĝi, malmultaj sciencistoj en Francio havas kompetentecojn. Mi do supozas ke labori denove en scienca laborejo estas bona ideo." (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 112-113
  12. https://www.senat.fr/evenement/archives/D35/gouv1.html
  13. (fr) Jean Perrin, Les atomes, CNRS Éditions,‎ (ISBN 9782271082602, BnF FRBNF44253521), p. 39
  14. La dekreto estas videbla sur: http://www.cnrs.fr/paris-michel-ange/CNRSnaissance/4b_genealogie_doc/JO_1939.pdf
  15. (fr) Denis Guthleben, Sciences : Batîr de nouveaux mondes, CNRS Editions,‎ (ISBN 9782271126269), p. 6
  16. (fr) Thierry Fouchet, Sciences : Batîr de nouveaux mondes, CNRS Editions,‎ (ISBN 9782271126269), p. 35
  17. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 133
  18. (fr) Marcel Ruby, La vie et l'oeuvre de Jean Zay, La Libraire Gedalge,‎ , p. 475
  19. "L 'ancien ministre Jean Zay, assassiné le 20 juin 1944 parce que Républicain laïc, Juif et Résistant.", Marie Paule HervieuPDF
  20. Unua bulteno de 'Université libre : organe des comités universitaires du Front national', novembro 1940PDF
  21. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 134
  22. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 136-137
  23. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 141
  24. (fr) Pierre Radvanyi, Les Curie : Pionniers de l'atome, Belin,‎ (ISBN 9782701142241), p. 143
  25. http://www.cea.fr/Pages/le-cea/histoire-creation-CEA.aspx
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-30. Alirita 2019-11-25 .
  27. https://www.lsce.ipsl.fr/
  28. (fr) Jean Tirole, économie du bien commun, PUF,‎ (ISBN 9782130807667), p. 99