Directory

John Fletcher (dramisto) - Vikipedio Saltu al enhavo

John Fletcher (dramisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Fletcher
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1579 (1579-12-20)
en Rye
Morto 29-an de aŭgusto 1625 (1625-08-29) (45-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Southwark Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Corpus Christi
The King's (The Cathedral) School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Richard Fletcher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Giles Fletcher (en) Traduki (onklo)
Giles Fletcher (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino)
Phineas Fletcher (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John FLETCHER (n. 1579, m. 1625) estis angla dramisto.

John Fletcher naskiĝis en Rye (Sussex) kaj estis filo de Richard Fletcher, kiu estis episkopo de Worcester 1593-1594 kaj de Londono 1595-1596, kaj kapelano de Elizabeto la 1-a (Anglio).

En 1591 li eniris Corpus Christi College, Universitato de Kembriĝo. Ne certas ĉu li diplomiĝis. Ŝajne oni atendis ke li havus eklezian karieron, sed li iris al Londono kaj komencis verki teatraĵojn. Lia unua verko ensceniĝis en 1606. Ofte, kiel tiuepoke kutimis, li kunlaboris kun aliaj dramistoj. Ĝis 1613 lia ĉefa kunverkisto estis Francis Beaumont, kun kiu, laŭ John Aubrey, li loĝis ĝis ties edziĝo tiun jaron. Inter aliaj kunverkistoj estis Philip Massinger, William Rowley, Ben Jonson, James Shirley kaj Thomas Middleton. Dum la 1610-a jardeko liaj teatraĵoj tiom popularis kiom tiuj de William Shakespeare.

Li mortis pro pesto.

John Fletcher plej sukcesis kiel aŭtoro de komedioj kaj tragikomedioj. Inter la eble kvindek teatraĵoj kiujn li verkis kaj al kiuj li kontribuis estis:

  • The Faithful Shepherdess (pastorala teatraĵo, 1608-1609)
  • The Maid's Tragedy (La Tragedio de la Virgulino, kunverkita kun Francis Beaumont, 1609)
  • Philaster (tragikomedio kunverkita kun Francis Beaumont, 1609)
  • Henriko la 8-a (kunverkita kun William Shakespeare, ĉirkaŭ 1613)
  • Two Noble Kinsmen (Du Nobelaj Parencoj, kunverkita kun William Shakespeare, ĉirkaŭ 1613)